Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 390 (2014-09-07)
[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Rezultoj de la 1-a muzika konkurso de Kontakto

La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj gainintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok' ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".

Por la konkurso "Kanto de la Jaro" alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5.694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso "Albumo de la Jaro" ne estis alĵuĝita pro malmultaj alvenintaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj plibonigi la konkurson por la sekva jaro!

Fonto: http://kontakto.tejo.org/2014/08/rezultoj-de-la-1-muzika-konkurso-de.html

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026